Portada de Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio

Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio

ISBN 9781595694522

Desde 22,82 € · envío gratis

Por Kniivilä, Kalle

  • 2023
  • 170 págs.
  • Tapa blanda
  • Comunicación
  • 1595694528
¿Compras varios libros?
y te decimos dónde sale más barata la compra entera.

Comparativa de precios

  1. Amazon Mejor opción
    22,82 € Envío gratis
    Total 22,82 € 2 días

Compras directamente en la tienda oficial, al mismo precio que yendo por tu cuenta. Los precios y la disponibilidad pueden variar; cada oferta indica cuándo se consultó su precio si no es reciente.

Sobre este libro

Ukrainio vekiĝas. Same la rifuĝintoj dormantaj en longaj vicoj de litoj en la futurisma spacveturilo el griza metalo, Arena Lviv. La stadiono estis konstruita por la Eŭropa ĉampionado pri futbalo en 2012. La iama luksa restoracio nun estas amasloĝejo por militaj rifuĝintoj. La 24-jara Anna el Nikopol loĝas en unu el la iam kostaj loĝioj kun siaj du filinoj. - Mi volas hejmen. Mi ploris tutan tagnokton kiam mi venis ĉi tien. Putin volas regi la tutan mondon, li diras ke li volas liberigi nin de io, sed mi volas nur ke ĉio ĉi finiĝu, ke ni vivu kiel antaŭe. Ĉi tiu estas rakonto pri Anna kaj multaj aliaj ukrainoj, kiuj volas nur vivi pace, ne esti "liberigataj" de Rusio. Ĉi tiu estas ilia rakonto pri la estiĝo de la sendependa Ukrainio, ekde la granda eksplodo en Ĉernobilo tra la oranĝokolora revolucio en 2004, la dua revolucio en 2014 ĝis la milito en 2022. Ĉi tiu estas ankaŭ libro pri tio, kiel kaj kial Ukrainio ne estas Rusio. Kiel okazis, ke en Ukrainio oni havas liberajn elektojn kaj amaskomunikilojn, dum en Rusio la popolo neniam povis forelekti malpopularajn potenculojn. * * * Ĉi tiu estas libro pri Ukrainio kaj ukrainoj, ne pri la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio. Sed en Ukrainio la milito ĉeestas ĉie, kaj same en ĉi tiu libro. Ĉiuj ukrainoj, kiuj aperas en la libro, estis rekte tuŝitaj de la milito. La plej multaj devis forlasi sian hejmon. Kelkaj povis reveni, aliaj daŭre ne scias, kien iri.
Mejor precio 22,82 € en Amazon
Ver libro →